Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 264 (2011-02-04)
[pri IJK] 7a Iberia Renkontiĝo en Katalunio la 13an 14an kaj 15an de majo 2011

La 7a Iberia Renkontiĝo okazos ĉi-jare en Katalunio la 13an, 14an kaj 15an de majo organizita de Kataluna Esperanto-Asocio kun la subteno kaj kunlaboro de hispanaj kaj portugalaj esperantistoj.

La renkontiĝo okazos en la regiono de Ĝirono. Mojosa ĉenatura gastejo en Sant Andreu Salou gastigos la programon, nutros nin per abunda kaj bongusta manĝo kaj proponos gufujon, trinkejon kaj diskejon. En la ĉefa placo de la apuda urbo Cassà de la Selva okazos nokta koncerto-balo de Kaj Tiel Plu. Dimanĉe ni vizitos Ĝironon kadre de la Tempo de Floroj.

Niaj renkontiĝoj ofte proponas riĉan programon kulturan, ludan kaj festan, sed la ĉefa celo de la renktiĝo ja estas renkontiĝi kaj kunĝoji laŭ la plej bona etoso. Ĉiu propono rilate al la programo estas bonvena.

Ni estu multnombraj, bv. diskonigi la eventon.

Informoj kaj aliĝo: http://esperanto.cat/ir2011/

Sanon kaj internaciismon!

Farri

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026